Saturday, 26 September 2015
23-a UK 1931
Datoj : 2-a de julio 1931- 9-a de aŭgusto 1931
Dudek tria UK 1931
23-a UK 1931, Krakovo, Pollando, 900 partoprenantoj. Danke al strebo de Odo Bujwid la alta protektanto de la kongreso fariĝis marŝalo Józef Piłsudski.
22-a UK 1930
Datoj : 2-a de julio 1930- 9-a de aŭgusto 1930
Dudek dua UK 1930
La 22-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1930 en Oksfordo, Britio. Venis 1211 partoprenantoj el 30 landoj. Granda sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj: Esperanto en la radio kaj komerco.
Kunaranĝis la kongreson L. N. Newell kaj K. R. C. Sturmer. En la somera universitato prelegis interalie Bruno Migliorini. Pastro T. Grahame Bailey estris protestantan diservon, pastro Gaffney katolikan.
En la kongreso oni prezentis la anglan komedion "La Onklino de Charley" de Brandon Thomas. Amuzis viro aktoranta en virinaj vestoj. La rolantaro estis internacia. La nurenbergano August Starke estis la onklino. Oni laŭdis la prezenton pro flua traduko, trafaj esprimoj, elparolado komprenebla. La reĝisoro estis Julio Baghy.
21-a UK 1929
Datoj : 0-a de julio 1929- 0-a de aŭgusto 1929
Dudek una UK 1929
Okazis beleckonkurso en la kadro de la kostumbalo. Partoprenis ĉ. 100 fraŭlinoj el multaj landoj. Tiun ĉi titolon de la plej bela fraŭlino ricevis Veronika Eksta, estona oficistino
20-a UK 1928
Datoj : 0-a de julio 1928 - 0-a de aŭgusto 1928
Du deka UK 1928
20-a UK Antverpeno, Belgio, 1928, kun 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA. La ĉefa temo estis Esperanto en radio. Dum tiu kongreso la aktoraro de la Reĝa Nederlandlingva Teatro (Koninklijke Nederlandse Schouwburg, KNS) prezentis en la Reĝa Flandra Operdomo Hamleto de William Shakespeare, en traduko de L. L. Zamenhof. Ĉiuj kongresanoj ricevis ekzempleron de la duvoluma Belga Antologio.
19-a UK 1927
Datoj : 28-a de julio 1927 - 4-a de aŭgusto 1927

Memorŝtono : Teksto sur la ŝtono: 1.8.1927 dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste faŝista regimo detruis kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O. 26.7.1959
Dek-oka UK 1927
Dum 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) okazis en la urbo Danzig la 19-a Universala Kongreso de Esperanto kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento, kaj la nazioj detruis ĝin. Post la milito oni plantis novan. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto.

Memorŝtono : Teksto sur la ŝtono: 1.8.1927 dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste faŝista regimo detruis kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O. 26.7.1959
18-a UK 1926
Datoj : 1-a de aŭgusto 1926 - 7-a de aŭgusto 1926
Dek-oka UK 1926
La 18-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Edinburgo (Britio) inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926.
Partoprenis 960 kongresanoj el 36 landoj. Pri la programo aparte menciindas solena dediĉado de la Esperanta Biblio en la urba katedralo kaj la prezento de aparte altnivelaj koncertoj.
Subscribe to:
Posts (Atom)