Pro la universala kongreso en Bournemouth tiujare ne okazis brita kongreso de Esperanto; se ĝi estus okazinta, ĝia numero hazarde estus same 34. La 34-a Brita Kongreso de Esperanto do okazis la sekvan jaron en Ipswich.
La 33-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1948 en Malmö, Svedio. Aliĝis 1761 partoprenantoj el 33 landoj. La organizan komitaton kaj la kongreson mem prezidis Jan Strönne.
La kongreso disvolviis kielo jam la du antaŭaj Universalaj Kongresojen la Kazino en Berno, la 26-an de julio ĝis 1-a de aŭgusto 1947. La kongresa oficejo situis en la efa stacidomo kaj la interkona vespero okazis en la restoracio Kornhauskeller. La Loka Kongresa Komitato konsistis el: H.Buchli (prezidanto), kiu estis trafikdirektoro de Berno, Jules Gilliard, Otto Walder, Arthur Baur (gazetara servo), kaj aliaj.
La kongreso en Berno estis la unua Universala Kongreso post la 2-a Mondmilito. Laŭ impreso tiutempe disvastigita en la komunikiloj de SAT, montriĝis en ĝi ankoraŭ la vundoj, kiujn tiu ĉi milito postlasis:
Kiam unu el la germanaj "samideanoj" volis salutparoli en la kongreso, tuj protestis jugoslavaj, polaj kaj palestinaj ĉeestantoj minacante per tuja foriro.