Saturday, 26 September 2015

31-a UK 1939 Bern, Switzerland

311939BernSwitzerland765
 31 1939 Bern Switzerland 765

Datoj : 0-a de julio 1939- 0-a de aŭgusto 1939



Tridek una UK 1939


La 31-a Universala Kongreso de Esperanto 1939 en Berno, Svislando estis la lasta universala kongreso antaŭ la mondo dronis en la ĥaoso de la 2-a mondmilito. La malgranda nombro de nur 765 partoprenantoj respegulis, ke la homaro jam troviĝis sojle de la abismo.

30-a UK 1938

Datoj : 30-a de julio 1938- 6-a de aŭgusto 1938



Tri-dek UK 1938


La 30-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1938 en Londono(Britio)[1]. Ĝi havis 1602 partoprenantojn. Ĝi estis la unua UK en tiu urbo, antaŭ la 56-a UK en 1971.
Nur unu triono de la anaro (ĉ. 500) estis eksterlandanoj. Tre atentata estis parolado de Edmond Privat, kiu kadre de aranĝo de la Kvakera Esperantista Societo pri "Esperanto kaj mondfrateco" parolis pri monda paco kaj mondaj problemoj.




30a Universala Kongreso de Esperanto, London, 
30a julio - 6a augusto 1938


29-a UK 1937

Datoj : 0-a de julio 1937- 0-a de aŭgusto 1937



Dudek kvara UK 1937

29-a UK 1937, Varsovio, Pollando, 1120 partoprenantoj. Ankaŭ nomata "Varsovia Jubilea Kongreso".

28-a UK 1936

Datoj : 0-a de julio 1936- 0-a de aŭgusto 1936



Dudek kvara UK 1936

La 28-a UK okazis en Vieno, Aŭstrio, en 1936. Ĝi havis 854 partoprenantojn.

27-a UK 1935

Datoj : 0-a de julio 1935- 0-a de aŭgusto 1935



Dudek kvara UK 1935


La 27-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en aŭgusto 1935 kunvenigis 1442 partoprenantojn en Italio, estis unika laŭ organiza aspekto. Ĝi estis kongreso migranta; ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo, Napolo. Tial oni ŝerce parolis pri "UK en Firona". Post semajno plena da ekskursoj eblis almeti plian semajnon, en kiu oni plu krozis per ŝipo ĝis Tripolo (Libio). Poste oni reveturis ĝis Ĝenovo.
Tiu UK estis do tute aparta pro sia daŭro, sia migrema karaktero. Laŭ la raportoj de Teodor Jung tiam ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, ĝi estis ankaŭ aparte malbone organizita: Plej multis francaj krokodiloj kaj la servoj suferis pro manko de homfortoj.
Unika ĝi estis ankaŭ pro la konsiderinda subteno fare de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Mussolini. Je aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, la ŝtato malfaciligis la laboron de la esperantistoj.



Inaŭgura parolado de prof. Stefano La Colla, 
prezidanto de la L.K.K. Roma 1935






26-a UK 1934

Datoj : 0-a de julio 1934- 0-a de aŭgusto 1934



Dudek kvara UK 1934

26-a UK Stokholmo, Svedio, 1934. 2042 partoprenantoj.
La 26-a UK 1934 okazis en Stockholm, Svedio. Dum la kongreso la Komitatanoj de UEA alelektis novajn kolegojn. Pro la neelektiĝo de Edmond Privat, Andreo Cseh kaj Johannes Karsch prezidanto Eduard Stettler proteste rezignis pri sia posteno. Elektiĝis nova Estraro sub gvido de Louis Bastien.
Post la antaŭa 25-a UK 1933 en Kolonjo UEA kaj la landaj asocioj preparis sin por la estonta kunlaboro sub la tegmento de novigita UEA. Jam estis akceptita la nova Statuto de 1934 kaj nomumitaj la Komitatanoj senditaj de la landaj asocioj. Oni intencis daŭrigi sub la ĝistiama prezidanto STETTLER. Lia eksiĝo en Stockholm venis kiel granda ŝoko por la kongresanoj.


25-a UK 1933

Datoj : 29-a de julio 1933- 5-a de aŭgusto 1933



Dudek kvara UK 1933

La 25-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kolonjo, Germanio dum somero 1933.
950 partoprenantoj vizitis la kongreson, kies organizado estis malfaciligata pro la ekrego de la nacisocialistoj en Germanio. Dum la kongreso eldiskutiĝis kaj ekvalidis lainterkonsento de Kolonjo, kiu novordigis la interrilaton inter UEA kaj la naciaj societoj pri Esperanto. Tiel la 25-jariĝo de UEA, festata en Kolonjo, fariĝis ia finpunkto de antaŭa epoko.
La kongreso fine ne havis altan protektanton, kvankam en 1932 Konrad Adenauer, posta federacia kanceliero de Germanio kaj tiama ĉefurbestro de Kolonjo, estis elektita alta protektanto de la UK - tamen la malŝato de la novaj naziaj regantoj je Adenauer fine kondukis al la diplomatia paŝo entute rezigni pri protektanto. Oficiale la kongreso fine ankaŭ ne havis LKK-prezidanton, praktike tio estis Marianne Gernsbacher. Oni kunvenis en la foirejo; la inaŭguro kaj aliaj vesperaj aranĝoj okazis en la festsalono Gürzenich.


25-a Universala Kongreso de Esperanto, Köln, 29.7.-5.8. 1933