Datoj : 29-a de julio 1933- 5-a de aŭgusto 1933
Dudek kvara UK 1933
950 partoprenantoj vizitis la kongreson, kies organizado estis malfaciligata pro la ekrego de la nacisocialistoj en Germanio. Dum la kongreso eldiskutiĝis kaj ekvalidis lainterkonsento de Kolonjo, kiu novordigis la interrilaton inter UEA kaj la naciaj societoj pri Esperanto. Tiel la 25-jariĝo de UEA, festata en Kolonjo, fariĝis ia finpunkto de antaŭa epoko.
La kongreso fine ne havis altan protektanton, kvankam en 1932 Konrad Adenauer, posta federacia kanceliero de Germanio kaj tiama ĉefurbestro de Kolonjo, estis elektita alta protektanto de la UK - tamen la malŝato de la novaj naziaj regantoj je Adenauer fine kondukis al la diplomatia paŝo entute rezigni pri protektanto. Oficiale la kongreso fine ankaŭ ne havis LKK-prezidanton, praktike tio estis Marianne Gernsbacher. Oni kunvenis en la foirejo; la inaŭguro kaj aliaj vesperaj aranĝoj okazis en la festsalono Gürzenich.
25-a Universala Kongreso de Esperanto, Köln, 29.7.-5.8. 1933

No comments:
Post a Comment