Datoj : 0-a de julio 1935- 0-a de aŭgusto 1935
Dudek kvara UK 1935
Inaŭgura parolado de prof. Stefano La Colla,
prezidanto de la L.K.K. Roma 1935
La 27-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en aŭgusto 1935 kunvenigis 1442 partoprenantojn en Italio, estis unika laŭ organiza aspekto. Ĝi estis kongreso migranta; ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo, Napolo. Tial oni ŝerce parolis pri "UK en Firona". Post semajno plena da ekskursoj eblis almeti plian semajnon, en kiu oni plu krozis per ŝipo ĝis Tripolo (Libio). Poste oni reveturis ĝis Ĝenovo.
Tiu UK estis do tute aparta pro sia daŭro, sia migrema karaktero. Laŭ la raportoj de Teodor Jung tiam ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, ĝi estis ankaŭ aparte malbone organizita: Plej multis francaj krokodiloj kaj la servoj suferis pro manko de homfortoj.
Unika ĝi estis ankaŭ pro la konsiderinda subteno fare de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Mussolini. Je aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, la ŝtato malfaciligis la laboron de la esperantistoj.
Inaŭgura parolado de prof. Stefano La Colla,
prezidanto de la L.K.K. Roma 1935



No comments:
Post a Comment