Saturday, 26 September 2015

18-a UK 1926

Datoj : 1-a de aŭgusto 1926 - 7-a de aŭgusto 1926


Dek-oka UK 1926

La 18-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Edinburgo (Britio) inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926.
Partoprenis 960 kongresanoj el 36 landoj. Pri la programo aparte menciindas solena dediĉado de la Esperanta Biblio en la urba katedralo kaj la prezento de aparte altnivelaj koncertoj.


17-a UK 1925

Datoj : 2-a de aŭgusto 1925 - 7-a de aŭgusto 1925



Dek-sepa UK 1925


La 17-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1925 en Ĝenevo, Svislando. Venis 953 partoprenantoj el 35 landoj.

Dum kunveno de bahaanoj, D-ro Adelbert Mühlschlegel en mallonga prelego klarigis pri la Bahaa Kredo kaj deklaris, ke L. L. Zamenhof donis ekzemplon de la spirito de Bahá'u'lláh, kaj ke bahaanoj tutmonde honoras lin kiel majstron kaj fraton. Dum tiu ĉi kunveno Lidja Zamenhof interparolis kun Martha Root, kiu nomis la Bahaan Kredon la Esperanto de la religioj. Tiu kontakto estis la komenco de la bahaa engaĝiĝo de Lidja Zamenhof.



Krome okazis prelegoj de la unua Somera Universitato kaj Zamenhofa memorfesto.




16-a UK 1924

Datoj : 0-a de aŭgusto 1924 - 00-a de aŭgusto 1924


Dek-una UK 1924


La 16-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Vieno, Aŭstrio, en 1924. Ĝi havis 3400 partoprenantojn kaj estis do unu el la plej grandaej kongresoj, sed havis ankaŭ grandan deficiton.


15-a UK 1923

Datoj : 0-a de aŭgusto 1923 - 00-a de aŭgusto 1923


Dek-una UK 1923



La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1923 en Nürnberg, Germanio. 4963 partoprenantoj. Prezidanto de la kongreso estis Johannes Dietterle.



15-a Universala Kongreso de Esperanto 1923

14-a UK 1922

Datoj : 8-a de aŭgusto 1922 - 16-a de aŭgusto 1922


Dek-kvara UK 1922

La 14-a Universala Kongreso okazis en Helsinko, Finnlando, 8a ĝis 16a de Aŭgusto, 1922. Ĉeestis 850 partoprenantoj.




13-a UK 1921

Datoj : 1-a de aŭgusto 1921 - 6-a de aŭgusto 1921


Dek-tria UK 1921

La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, Ĉeĥoslovakio, inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto, 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj.
Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de Nacioj, Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.
Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la1-a SAT-Kongreso.













12-a UK 1920

Datoj : 8-a de aŭgusto 1920 - 15-a de aŭgusto 1920


Dek-dua UK 1920



La 12-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Hago, Nederlando, 1920. 
408 partoprenantoj.


Partoprenu en la 12-a Universala Kongreso de Esperanto, 
8-15 augusto 1920