Saturday, 26 September 2015

17-a UK 1925

Datoj : 2-a de aŭgusto 1925 - 7-a de aŭgusto 1925



Dek-sepa UK 1925


La 17-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1925 en Ĝenevo, Svislando. Venis 953 partoprenantoj el 35 landoj.

Dum kunveno de bahaanoj, D-ro Adelbert Mühlschlegel en mallonga prelego klarigis pri la Bahaa Kredo kaj deklaris, ke L. L. Zamenhof donis ekzemplon de la spirito de Bahá'u'lláh, kaj ke bahaanoj tutmonde honoras lin kiel majstron kaj fraton. Dum tiu ĉi kunveno Lidja Zamenhof interparolis kun Martha Root, kiu nomis la Bahaan Kredon la Esperanto de la religioj. Tiu kontakto estis la komenco de la bahaa engaĝiĝo de Lidja Zamenhof.



Krome okazis prelegoj de la unua Somera Universitato kaj Zamenhofa memorfesto.




No comments:

Post a Comment