Saturday, 26 September 2015

13-a UK 1921

Datoj : 1-a de aŭgusto 1921 - 6-a de aŭgusto 1921


Dek-tria UK 1921

La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en PragoĈeĥoslovakio, inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto, 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj.
Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de NaciojInternacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.
Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la1-a SAT-Kongreso.













No comments:

Post a Comment