Datoj : 5a de aŭgusto 1915 - 12a de aŭgusto 1915
Dek-una UK 1915
Dek-una UK 1915
La 11-a Universala Kongreso de Esperanto, okazis en Sanfrancisko, Usono en 1915. Ĝi estis la dua Universala Kongreso ekster Eŭropo. La unua estis la 6-a UK en Vaŝingtono en 1910, la tria sekvis nur en 1965 (50-a UK en Tokio).
Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edinburgo (Britio) kiel oni antaŭe planis.
Oni invitis al Sanfrancisko okaze de la Internacia ekspozicio, kiu samjare okazis tie. Ĝi estis la plej malgranda UK iam ajn: Venis nur 163 partoprenantoj el 16 landoj. Pro la unua mondmilito nur tre malmultaj Eŭropanoj povis veni. La ĉeftemo estis: Kiel reorganizi la fortojn post la milito?
No comments:
Post a Comment